|
Tajlanda ĉefplado Varma Rizo kaj Porkaĵo Ĉi tiu bongusta taja plado estas iom akra. Adaptu laŭ via propra gusto. Komencu milde, poste aldonu pli se vi volas.
Kuiru la rizon laŭ la instrukcioj sur la pakaĵo. Metu flanken. Enmiksu la batitajn ovojn, turnante kaj kirlante ĝis la ovoj estas kuiritaj. Fine, enmiksu la askalonojn kaj metu la miksaĵon en grandan pladon. Ŝprucigu per koriandro aŭ petroselo kaj servu tuj. |
Konsiloj kaj Glosaro Sudorientazia kuirarto serĉas ekvilibron de varma, acida, dolĉa kaj sala — ĉio en ununura plado. Adaptu laŭ viaj gustopreferoj. Fiŝsaŭco: likvaĵo farita el fermentintaj anĉovoj kaj enboteligita (kiel sojsaŭco). Galanga: radiko parenca al zingibro kvankam kun pli profundaj nuancoj de citruso kaj pino. Malfacile tranĉebla...uzu akran tranĉilon. (Se galango ne troveblas, uzu zingibran radikon.) Citronherbo: alta, tigohava, kritus-gusta herbo. Antaŭ kuirado, milde pistu aŭ dispremu por liberigi guston. Rizaj Bastonetojriznudeloj aŭ vermiĉeloj; maldikaj sekigitaj nudeloj el rizfaruno. Trempu antaŭ uzo, ĉirkaŭ 1 horon, aŭ malpli, (depende de kiom molaj aŭ maĉeblaj vi ŝatas viajn nudelojn.) Salikokpasto: fermentinta, muelita salikoko. Ĝi portas akran aromon sed estas esenca en kuirado. tamarindotropika arbo kultivata en Afriko kaj Azio; ĝia fruktopulpo estas uzata kiel acidigilo. Ĝi ankaŭ troviĝas en vorcesterŝira saŭco kaj iom da keĉupo.
|
